Esperantisto Slovaka estas Esperanta revuo aperanta en Slovakio. Aŭtoroj de kontribuaĵoj estas krom slovakoj ankaŭ personoj el aliaj landoj. La revuo okupiĝas pri Esperantaj okazaĵoj, vojaĵado, interesaĵoj pri Slovakio, pri esperantistaj personoj (novuloj, gravaj personoj) kaj lastatempe ankaŭ pri komputiloj kaj aliaj temoj.
La revuo aperas kvarfoje jare.
Historio de Esperantisto Slovaka ne estas mallonga. En la jaro 1946 Ernesto Váňa fondis la revuon. En 1951 oni ĉesis aperigadon ĝis 1957-1958, kiam oni rekomencis eldoni la revuon, sub la nova nomo "Esperanto en Slovakio". La revuo estis kelkfoje renomita (1960-1962 Esperanto, 1963-1967 Esperanto-Agado). En la jaro 1968 oni revenis al la nomo "Esperantisto Slovaka".
Nuntempe redakta konsilantaro konsistas el:
Retadreso: esperantistoslovaka-heliko-gmail-punkto-com